Petrus Ramus

Petrus Ramus
(1515-1572)
Franca filozofo kaj humanisto
Franca filozofo kaj humanisto
Persona informo
Pierre de la Ramée
Pierre de La Ramée
Naskiĝo 1515
en Cuts, Pikardio,  Francio
Morto 24-a de aŭgusto 1572
en Parizo,  Francio
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pikvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj latinafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio de Navaro
Kolegio de la Ave Maria
Kolegio de Francio
Universitato de Parizo
Profesio
Okupo filozofo
verkisto
humanisto
universitata instruisto
teologo
matematikisto
logikisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, filologio, matematiko, logiko, translations from Latin (en) Traduki kaj traduko al la franca Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ParizoHeidelbergLaŭzano vd
Doktoreca konsilisto Johannes Sturm vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Arithmeticae libri tres, 1557
Masakro de la Tago de Sankta Bartolomeo,
pentraĵo de François Dubois (1529-1584).

Pierre de la Ramée (1515-1572) estis franca humanisto, pedagogo, gramatikisto, filozofo kaj logikisto, erudiciulo pri pedagogio, matematiko, astronomio, optiko, kaj mekaniko, kreinto de la pensoĉeno kontraŭaristotela, kiu konvertiĝis al kalvinismo, kaj estis murdita du tagojn post la Masakro de Sankta Bartolomeo.

En la komenco de sia kariero li envolviĝis en plurajn polemikojn, eble pro liaj kontraŭaristotelaj teorioj, kaj li estis akuzita de Jacques Charpentier[1][2][3] (1524-1574), profesoro de medicino, pri subfosado de la filozofio kaj de la religio. Arnaud d'Ossat, kiu estis lia lernanto, lin defendis. Kontraŭ la portugala humanisto António de Goŭveja li debatis du tagojn. La afero estis kondukita en la franca parlamento antaŭ la reĝo Francisko la 1-a. Ramus estis konsiderata kulpa antaŭ komisio de la kvin, ke li agas senpripense, arogante kaj malprudente, kaj liaj lecionoj estis malhelpataj (1544). Seniluziita, li forlasis Parizon sed revenis iom poste. La dekreto estis nuligita de Henriko la 2-a, kiu estis surtronigita en 1547, dank'al la influo de Karlo, kardinalo de Loreno (1524-1574). Sekve, li akiras katedron en la Kolegio de Navaro.

En 1551, Henriko la 2-a lin indikas kiel reĝa profesoro (regius professor) de la universitato sed li prefere nomis sin profesoro pri filozofio kaj elokventeco en la Kolegio de Francio, kie dum konsiderinda tempo, li prelegis antaŭ aŭdantaro kun eĉ 2000 homoj. Pierre Galland, alia profesoro de la universitato, publikigis kontraŭ lin "Contra novam academiam Petri Rami oratio" (1551), kaj nomis lin patromurdinto pro liaj sintenoj rilate al Aristotelo. La plej serioza akuzo kontraŭ li, lin nomis "nouveaŭ academicien"[4], kvazaŭ li estis skeptikulo. Aŭdomarus Talaeus, intima aliiĝinto de Ramuso, efektive publikigis verkon en 1548, derivita de la priskribo de Cicerono pri la Akademia skeptikismo, lernejo de Arcesilao kaj Karneades.

  1. Ramus and Reform: University and Church at the End of the Renaissance, James Veazie Skalnik].
  2. Les hommes illustres du Département de l'Oise: bibliothèque du ..., Volumes 1-3, Charles Braine
  3. I cabbalisti cristiani del Rinascimento, François Secret
  4. Nouveaŭ academicien: nova akademiano.

Developed by StudentB